Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 258 (2010-12-09)
[DEJ] 2-a Novjara Internacia Semajno, 27-a de dec. ghis 3-a de jan. en Saarbrücken

Saluton!
Ĉi-jarfine denove EsperantoLand ofertos Novjaran Internacian Semajnon (NIS) en Saarbrücken, ĉe la limo de Francio kaj Germanio. Ĝi celas al junuloj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatas festi ĉe la okcidenta flanko de Germanio, apud Francio. NIS estas parto de la 9-a Novjara Renkontiĝo kaj eblas viziti ties programerojn.
La programo enhavos interalie diskotekon, kiun aranĝos Erik Frense, kaj estos koncertoj de Xavier Rodon Morera kaj de Kim Henriksen. Pliaj programeroj aldone al la ofertoj de NR (vidu che http://www.esperantoland.de/nr/index.shtml#programo ) dependas de la intereso de la partoprenontoj.
La plimulton de la ĝisnunaj aliĝintoj vi povas vidi ĉe http://www.esperantoland.de/nis/partoprenantoj_nis2.php . Eble ankaŭ vi ŝatos festi jarfine en Saarbrücken, ĉu? Venu - ni ĝojos vidi vin!
IS kaj AS, JES kaj NIS
Belan festadon en JES por la partoprenontoj kaj eble ĝis (re)vido en Saarbrücken, Lu.
http://www.esperantoland.org

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026